Categories
About WFBG

Esperanto

DULINGVA GRUPO de WALTHAM FOREST – SUBTENANTA FAMILIOJN PAROLANTAJN LINGVOJN

Plurlingveco donas multe da avantaĝoj – al la infanoj, al nia komunumo, al nia ekonomio. En multaj kazoj, tamen, plurlingvaj gepatroj elektas, pro manko de informo, paroli la anglan kun siaj infanoj. Pli ol 20 pocentoj de homoj, loĝantaj en Waltham Forest, parolas lingvon krom la anglan, sed Britio restas tre unulingva lando, kie kapablon je nur unu lingvon oni taksas normala – malgraŭ la fakto ke mondskale pli ol du trionoj de homoj estas dulingvaj. Paroli nur unu lingvon estas escepto, ne la normo.

Dulingva Grupo de Waltham Forest (Waltham Forest Bilingual Group – WFBG) estas loka volontula grupo de plurlingvaj gepatroj, starigita en 2003. Ni celas diskonigi, varti, pristimuli kaj altaprezi lingvan kaj kulturan diversecon, per subteno de gepatroj kiuj edukas siajn infanojn dulingve.

  • Ĉiumonata Senanonca sesio por gepatroj kaj infanoj:WFBG renkontiĝas ĉiumonate, sabate ptm ĉe Limes Children and Community Centre, Somers Road, Walthamstow (3:30 – 5:30). Trovu Limes Centre en mapo
    Ebleco paroli kun aliaj dulingvaj gepatroj, dum la infanoj ludas! The Limes estas mirinda loko kun bela eksterdoma lud-ekipaĵoj en ĝardeno, endoma pilkolageto, kaj multaj artaj aktivadoj por infanoj. Anoj de WFBG povas prunti librojn, preni senpagajn donacitajn infanlibrojn kaj aliajn informrimedojn en diversaj lingvoj, kaj paroli kun pli spertaj gepatroj pri ĝenoj aŭ demandoj kiujn ili eventuale havas.
    Ĉiuj estas bonvenaj, ne necesas antaŭe anonci vin, vi povas simple veni!
    Bv. kontroli nian kalendaron por la venonta sesio
  • Laborgrupoj por novaj gepatroj:laborgrupoj uzas malstreĉajn ekzercojn, diskuton, kaj demand-respondajn sesiojn por doni bazan enkondukon al tio, kion grupanoj lernis pri tio, kio efikas por kaj en diversaj dulingvaj familioj. Niajn laborgrupojn gvidas gepatroj, por gepatroj.
    Unua Etapo: Laborgrupo por gepatroj de infanoj 0-3jaraĝaj;
    Sekva Etapo: Laborgrupo por gepatroj de infanoj 4-jaraj kaj pli, kiu fokusiĝas je teni pli ol unu lingvon, dum infanoj komencas legi kaj skribi.
    Kontrolu nian kalendaron por datoj kaj specialaj eventoj.
  • Kiel subteni aktivon de WFBG:Trans jaroj, WFBG donis konsilon kaj subtenon al centoj da multlingvaj familioj en Waltham Forest kaj nord-orienta Londono. Ĉiuj niaj aktivoj estas senpagaj por iu ajn interesato je plurlingvaj temoj (kvankam tiuj, kiuj regule ĉeestas sesiojn estas invitataj pagi ĉiujaran kontribuon de £12, aŭ £6 por sensalajraj familioj). Por la ceteraj kostoj de nia aktivado, ni dependas de stipendioj de fondusoj.
    Se vi volas fariĝi ano, aŭ simple subteni nian grupon, bv. kontakti nin aŭ viziti nian sekvan kunvenon ĉe the Limes.

KERNAJ KONSILOJ POR NOVAJ GEPATROJ

  • Neniam akceptu konsilon ĉesi paroli vian lingvon,de kuracisto, instruisto, sanservano nek akuŝistino. Petu referencon al specialista dulingva parolterapiisto, kiu detale diskutos vian situacion kun vi, kaj tre verŝajne konsilos al vi fari la malon. Iam, oni kredis ke paroli pli ol unu lingvon konfuzus infanojn. Gepatroj ofte daŭre kredas ke, se infano parolas lingvon krom la angla en la hejmo, tiu ne progresos en la lernejo. Tiuj kredoj nun estas malpruvitaj, kaj esploroj demonstris ke plurlingvaj infanoj, naskitaj en Britio, aŭ alvenas kiam tre junaj, prosperas minimume same bone en lernejo, kaj fakte konstante superas unulingvajn infanojn je iuj penstaskoj.
  • Parolu vian denaskan lingvon, aŭ plej fluan lingvon al viaj infanoj.Kvankam estas saĝe ke viaj infanoj havu ioman aliron al la angla, antaŭ ol komenci lernejon je aĝo de 4 aŭ 5 jaroj, finfine ili multe pli verŝajne perdos sian duan lingvon, ol suferos pro ne paroli la anglan je tiu frua aĝo. Infanoj alprenas la anglan nekredeble rapide, pere de ludgrupoj kaj infanvartejo.
  • Uzu ĉiujn haveblajn rimedojn en via lingvo:televidon, ludojn, tabel-ludojn, DVDojn, librojn, komputil-ludojn kaj vizitojn al parencoj kaj geamikoj. Ju pli multa – laŭ mezuroj de kvalito kaj kvanto – la provizo, des pli multa – en kiu ajn lingvo – la eldono ricevota.
  • Starigu celon por vi kaj decidu kiel grava ĝi estu por vi.Ĉu vi volas ke via infano nur parolu kaj komprenu? Ĉu vi volas ke tiu legu ĵurnalon, skribu leteron, tenu postenon?
  • Fine kaj plej grave, ne rezignu.Plej multaj infanoj, kun dulingvaj gepatroj, kiuj finkreskas unulingvaj, tion faras ĉar iliaj gepatroj rezignis. Estos altaj kaj malaltaj momentoj. Infanoj rezistos kaj anoncos ke ili ne ŝatas sian pli malfortan lingvon. Ne devigu al ili paroli vian lingvon, sed same, ne ĉesu paroli al ili en via lingvo. Daŭre montru al via infano, kiom grava la lingvo estas por vi, kaj kiom multe vi volas ke tiu fariĝu kapabla uzi ĝin.
    Kvankam infanoj foje malvolas paroli la denaskan lingvon, plenkreskuloj dulingvaj preskaŭ ĉiam ege dankemas al siaj gepatroj, ke ili faris strebojn kaj ne rezignis.

Growing up with languages – Reflections on Multilingual Childhoods (“Kreski kun lingvoj – Rerigardoj al Multlingvaj Infanaĝoj”), verkita de Claire Thomas, publikiĝis en 2012 de Multilingual Matters. La libro fokusiĝas je la spertoj de homoj kiuj kreskis parolantaj du aŭ pli lingvojn, kaj provizas komprenon je vasta gamo de dulingvaj personaj fonoj.

Ĉi tiun tradukon disponigis Antony Rawlinson. Se vi eventuale povos helpi pri traduko al via propra lingvo, bv. kontakti nin.